ESPERANTO

POMO

Jabuka

 

Mi vidas grajnoj de suno
Transformitaj en ĝia ŝelo

Tuta amindeco kolektiĝis
En haveno de ĝia ruĝeco
Silento de foraj montoj
Tra petiolo eniris

Kvazaŭ ĝi nun alkuris
En manojn, en librojn…
Volupteme kiel amatino ofertiĝas
Dum ĝi kuŝas surtelere.

Per sekretaj šlosiloj malfermas buŝon
kaj malgranda sablo de suno elveradis.

 

 

KASKADO

Slap

 

 

Ni lasas malfermitan fenestron nokte kaj koron
Dum jaroj. Kiel dioj mallaŭtigitaj mi rigardas
Suben stelojn gravedajn dum lumo
Falegas en maron sen voĉo
Povanta ŝvebi super ŝtonoj de marbordo
Lumas unu okulo sur ĉielo, alie mi ne
Konas, sendormoj nin turmentas dum ni maljunigas
Pensante pri morto kaj vojo. Ankoraŭ ni
                           estas provizore feliĉaj
Ni pensas pri steloj kaj ni lasas fenestron
Malfermitan por ke ni rigardu supren.

Ni ofte ne antaŭsentas en tiu silento akvofalon
De lunlumo, kiel gracieco de virino kiam aperas
Kun molaj korplinioj, mi diras, ni ne
Antaŭsentas akvofalon de lumo kiu nin
Fatale ĉarmigas kaj detruas.

 

FRAŬLINO KAJ LAGO

Devojka i jezero

 

Sur lago unuaj glutoj de pluvo.
Pluvego, kaj suno denove ploras.
En mi nevideble skribas efluvo,
Beleco de kiu okuloj doloras.

 

Kvazaŭ lavis lacon kaj pulvaĵon

Ora grajnaro per akvo rulanta.

Plibeligas momente pentraĵon

Junulino kiel kapriolino trakuranta.

 

En animo denove murmuras kaskado.

Trankvilo, birdo, guto: mia aŭdado

Levigas min ĉi tiu eĥo sumblima.

 

El doloro kaj sonĝo malproksima.

Verdire, aerplena pura beleco

Al ni revenas kredon en vivsenco.

 

PACO, MARO, SONĜO

Mir, more, san

 

Momento de soleco. Sen varma spiro de virino
Ĉambro super maro, ŝaumondoj
Vizaĝo sur manplatoj, forvagintaj virinoj:
Tablo, libroj, pomoj, de ombro postsignoj.

 

Momento de silento. Lumo aĵoj origas

Arbaro, birdo, kampo, kirligitaj spikoj

Tio estas olda bildon kiun penso revenas
En momentoj sciintaj pli bele brili.

 

Koreto plena de amo, svelta ponto
Lumo mallaŭtiga sporade ŝprucas ĝin
Malfortan manon enkreskas pulvo, kano.

 

Paco. Eltirita el korpo vagas osto
Kreskas pro doloro viola turo
Ekfajrigita okulo, tremeto, krudaj sentumoj.

 

 

NEKONATA SEMO

Nepoznata semenka

  

Ni vidas ĝin, nomon ĝian ne scias
Ni ne scias kion el ĝi elkreskos

Muta, plena de iu sekreto
Enigme ĝi ridetas sur manplatoj

Kien semi ĝin, kun kiom da suno
De silento kun kiom da glutoj ĝin trinkigi

Ĉu odorfloro aŭ venendorno
Lasos okulon per brilo plenigi

Tajlita en genoj verdaj
Ĉu ĝia nova folio elkreskos

Ĉiam ni malpli scias, ĉiam ĝin pli rigardas
Ĝermos ĝi tra nia animo fendiĝita.

 

 

PLUVO KAJ SPIKO

Kiša i vlati

 

Dancistino sub pluvo

 

Pluvego. Odoro de pluvo, eroso de ĉiuj spikoj.
Nudpieda, inklinita, en sonĝo kaj transo
Akvodancado en kiu ĉiu nervo anceliĝas
Per neniu implikita: Ŝi dancas someran seancon.

Ritmo de glutoj, notoj en subkonscia eĥo
Florsemo kaj ebriiga odoro de kio tilio elverŝadas
Kiel en sonĝo, pluvo kaj subtilaj spikoj estis
Lumo verda sur platmanojn faladantaj.

Malseka hararo, robo ĉe korpo algluita
Dancas ŝi sub pluvo sian vivdancon
Kiel kapreolino saltanta iom eltordita 

Pluva Diino el kiu radias belecon
Ni rigardas ŝin iomete ekmirigitaj

Dancantinon sub pluvo aŭ junulinon frenezan

 

 

STELOJ SUR KAPKUSENO

Zvezde na uzglavlju

 

 

Tiu disigado
Beleco de jaroj en talio
Kisoj kiuj daŭras

Pala en atendado
Akompanas ŝi mian rigardon
Kaj vojon de manoj.

Mi scias tiun anoncon
Sekrata insignon de amo
De ŝultroj premiitaj
Okuloj sub petaloj
Agrabla timo en korpo

Blanka kiel akva floro
Tiel juna kaj delikata
Nek en poemon mi ne aŭdacas
Enkonduki ŝin

Restas nur noktaj kisoj
Kaj malfruaj steloj sur kapkuseno.

 

KARULINO

Draga

 

Svelta, sur sablo de varma somero, kuŝas karilino
Ŝiaj malfermitaj okuloj mergitaj en ĉielo
Enigme ekrideta ŝi gardas sian sekreton

Mi alvenas, etendiĝas apud ŝi kaj atendas
Ke ankaŭ en miajn okulojn eniras peco de somero
Mi atendas dum tuta eterneco kaj plu

Mi ne estas feliĉa feliĉa estas mia karulino
Ŝi tuta transformiĝas en amon kaj
Ŝi malglutis pro rido neklarigebla

Kiam ŝi ekdeziris ekfajrigas per lipoj novan sunon

Kaj per dikaj manoj deprenas ĝin de sur alteco.

 

NOTO PRI KNABINO

Beleška o devojčici

 

 

Knabin’ korpo maro, viaj manoj estas ondoj
Akvokoloraj okuloj virgecon parfumas,
Harare tuta majo, dormas florecaj rondoj
Pro via spirego, mia konscio mallumas.

Mi montras: kolomboj el viaj manoj ekflugas
Renversita suno en viaj brakoj dormetas,
Por vi ekfloradas alttrunkoj de akacio.
Jen en viaj vortoj cervinoj iuj kvietas. 

Knabin’ korpo maro, sed en via statuso
Spiras cervineto el tre fora kurtino
Io estas en sablo, io estas en ondo.

De viaj paŝoj, de via maltrankvileco
Vi volus subite, esti mia  karulino,
Kel suda frukto, matura kiel oranĝo.

 

OKULOJ DE MIA KARULINO MIN ADIAǓINTA

Oči moje drage dok me ispraća

  

Mia kara havas okulojn kiel pluvgutoj en rozo
Dum ŝi adiaŭas min ĉe sojlo de nia domo
Sub tegmento de niaj jaroj dancas malhela suno
En niaj nervoj fulmas fulmoj de malespero

Super montoj ruĝaj glitas varma sunsubiro
Kaj eniras en mian karulon kiel odorštelisto
Mia karulino metas orelon sur konkon kaj
Nenion aŭdas nur batoj de marondoj

Ŝi svingas per manoj kiel hirundo mi vidas
Nenion pli, sed mi kisas karulinon en ĉarmokulon
Kaj antaŭsentas maldolčaj jaroj de foresto
En ĉiuj aĵoj restas nur koro fendiĝit

 

CIDONIO AŬ VIRINO

Dunja ili žena

 

Kial cidonio vi ne estas, odoro ĝia, postsigno de freŝeco
Koloro deloganta okulon kaj penson gvidas fore
Nuda viando vestita en sopirnebulo, tiuj
Koksoj sub robo en faldoj de vento

Mi pensadis kiel desegni vin nerealan
Dum vi kuras super mara surfaco kaj perdiĝas
Fore en unu punkto de blanka haŭto meveca
Mi fuĝis el mi mem tirskuis el animo

Kaj surskribis koloron de viaj pupiloj per penso mia
Mi foriradis en nekonateco kaj esploradis koreton
La cidoniojn de sur mia tablo mi sekvas per okulo spuron
Riĉa formo de via korpo kiel ruĝon de ŝia ŝelo

 

KNABINO  KUNIGAS GENUOJN

Devojčica skuplja svoja kolena

 

Du bulojn de lumo, du glutojn de delikateco

Florojn kiuj en petaloj diseriĝas

Modesta, ŝi ŝatas miajn manplatojn sur ili.

 

Sango mia elportis ŝin antaŭ mirakla lumo

Sed ne malfermas fortajn amserurojn

Helpas tie nek kisoj nek flametoj

Sekrete ekbrulantaj en pupiloj profundaj.

 

Blanketo ŝia estas sternita en aprilo de junaj korpoj

Nenion mi ellernis de la unua kiso, mi vidas

Nur malsato ekestis pli granda dum jaroj

Matenon ni ĝisatendas en herbo kaj lumon foren.

 

 

Tradukis el la serba Dimitrije Janičić

 

 

JOVICA ĐURĐIĆ naskiĝis la 3-an de oktobro 1949 en Glogovica ĉe Doboj, Respubliko Serba. Li estas verkisto kaj poeto. Li finis Pedagogia fakultato en Rijeka kaj estas membro de Unuiĝo de verkistoj de Serbio kaj Unuiĝo de verkistoj de Respubliko Serba. Li estas aŭtoro dektri libroj poezio kaj prozo por infanoj kaj por plenkreskuloj. Liaj verkoj aperis en multaj gazetoj kaj revuoj. Iuj de liaj verkoj estas tradukitaj en aliaj lingvoj: angla, rusa, italiana, pola, ĉeĥa, turka, slovenia, makedona lingvoj.

 

Aperintaj libroj:

 

USNULA DEVOJKA, poemoj, Svjetlost, Sarajevo, 1974,

LARISA, poemoj, Riječko književno društvo, Rijeka, 1974,

LJUBIČASTO GORJE, poemoj, Svjetlost, Sarajevo, 1976,

SANAK SKLOPIOČIĆ, rakontoj por infanoj, Otokar Keršovani, Rijeka, 1983,

KAKO VOLIM ANU, poemoj por infanoj, Izdavački centar Rijeka, 1983,

RUKE VEČERNJIH LJUBAVNIKA, poemoj, Izdavački centar Rijeka, Rijeka, 1984,

LJUPKO TELO, poemoj, Partizanska knjiga, Ljubljana, 1985,

KOŠUTA I LOPOČI, (THE ROE AND WATER LILIES), dulingva, poemoj, Vikend knjiga, Beograd, 2000,

ISTRGNUTI RUKOPIS, poemoj, Interpress, Beograd, 2004,

NJENE OČI MORE, poemoj, bibliofila eldono (21 egzempleroj), Književni atelje Art, Malinska, 2004),

ŽIRAFA ŽERALDINA, poemoj por infanoj, unua eldono Ars Poetica, Beograd, 2005, kaj dua eldono 2006,

SIMONINE OČI, rakontoj por infanoj, unua eldono, Bookland, Beograd, 2006, dua eldono “Ars Poetica”, Beograd, 2006,

LEPO JE BITI KOD KUĆE, poemoj por infanoj, Bookland, Beograd, 2008, dua eldono “Ars Poetica”, Beograd, 2008.

Li estis premiita en literaturaj konkursoj. Duobla ricevanto premio “Drago Gervais” (Žerve) Rijeka.

Li estis ricevanto de Ora insigno de Kulturno-prosvetna zajednica Srbije.

 

poezija@mac.com       www.jovicadjurdjic.com